Pri Ukrainio



Flago de Ukrainio.
Nacia devizo: Libero, konkordo, bono.

Ukrainio
(ukraine Україна) estas lando en Orienta Eŭropo.
Sude ĝi estas lavata de la Nigra Maro kaj Azova Maro.

Ukrainio limas kun: Pollando, Slovakio, Hungario, Rumanio, Moldavio, Rusio kaj Belorusio. La marajn limojn Ukrainio havas ankaŭ kun Bulgario, Turkio kaj Kartvelio.

La teritorio de Ukrainio etendiĝas je 1316 km de okcidento al oriento kaj je 893 km de nordo al sudo. La areo de Ukrainio estas 603.628 km² — tio estas ĉ. 5,7% de la tuta teritorio de Eŭropo; tiel Ukrainio estas la plej granda lando, plene situanta en Eŭropo. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 29-an lokon en la mondo.

En Ukrainio loĝas ĉ. 46,3 milionoj da homoj. La ĉefurbo estas la urbo Kijivo. La ŝtata lingvo estas la ukraina. La ĉefa ŝtata festo — la Tago de Sendependeco — estas festata la 24an de aŭgusto.

Ukrainio estas membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj MOK.

Filmeto por Eŭro 2012