Kijivo

Kijivo (ukraine Київ) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio. Ĝi plej verŝajne havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, kvankam la popolnombrado en 2008 oficiale registris nur 2,8 milionojn da loĝantoj.

La urbo situas en la nordo de Ukrainio, sufiĉe proksime al la landlimo kun Belorusio. La plej malnova urboparto situas en la dekstra flanko (okcidente de la rivero); dum la 20-a jarcento, la urbo plivastiĝis kaj oni ekloĝis ankaŭ la maldekstran flankon (oriente de la rivero).

La urbo havas kontinentan klimaton. La plej varmaj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto, kiam temperaturoj varias inter 15 kaj 30 °C; la plej malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro, kiam ili varias inter -5 kaj -1 °C. Kijivo kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas kovritaj de neĝo ĝenerale ekde la mezo de novembro ĝis la fino de marto.

Placo de Sendependeco

La urbon trairas rivero Dnipro


Stadiono Olimpijskij (Олімпійський)

Blazono de Kijivo

_______________________